El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Interlingvistika Simpozio la 3an fojon en UAM

| 2014-10-29
Bookmark and Share


Prof. Zbygniew Galor, prof. Ilona Koutny, prof. Marek Nawrocki (vicrektoro de UAM) dum la malfermo de la simpozio

 

    La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacialingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan Pyrzyński, honora konsulo de Peruo.

 

    En nia tutmondiĝinta epoko la internacia kaj interkultura komunikado estas ĉiutaga neceso, pro tio la simpozio koncentriĝis al temoj: Kiuj estas la scenaroj de efika komunikado certiganta ankaŭ la egalecon de la partneroj? Kiom estas la kostoj, investoj por ĝin atingi? Kiel ni povas konservi kaj transdoni niajn naciajn kulturajn valorojn kaj identecon en la multkultura mondo? Kiel konstruitaj lingvoj povas kontribui al la internacia komunikado? Kiel Esperanto peras inter kulturoj?

 

    Okazis kvar ĉefprelegoj kaj 34 prelegoj en du sekcioj en la tri oficialaj lingvoj: Esperanto, pola kaj angla. Pli ol 60% de la partoprenantoj (ĉ. 70 personoj) estis eksterlandano. La sekcio pri lingvopolitiko traktis aktualajn demandojn en Urkrainio, en la eksjugoslaviaj ŝtatoj, Litovio kaj Kimrujo. Temis ankaŭ pri la influo de la angla al naciaj lingvoj kaj pri la psikologia ekonomio de la industrio de la angla lingvo. Ankaŭ la lingvouzo en Afriko estis tuŝita. La sekcio pri tradukado analizis la kulturo-transigajn problemojn de tradukado.

 

    La ĉefprelego de S. Fiedler prezentis la tendencojn en la fakliteraturo solvi la problemojn de la internacia komunikado, tiu de I.Ertl aplikojn kaj misaplikojn en la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio. Ĉu eblas analizi Esperanton laŭ kriterioj aplikataj al naturaj lingvoj – revenis en la ĉefprelegoj de N. Dols kaj I. Koutny.

 

    Interkultura komunikado per Esperanto aperis en pluraj prelegoj, traktantaj, ekzemple, la eblecojn en internacia komunumo, inter malsamlandaj lernejoj kaj en familio. Okazis prelego pri logikecoj en lingvoj, kritiko de la malfortaj punktoj de Esperanto kaj reciprokaj influoj inter Esperanto kaj gepatraj lingvoj de la parolantoj. Okazis prelego pri klasifiko de konstruitaj lingvoj, pri la vojo de Bliss-sistemo de planlingvo al helpilo por la handikapitoj. La ekzemplo de Sanskrito montris, ke lingvoplanado jam okazis antaŭ pluraj mil jaro.

 

    La programo kaj resumoj troviĝas en: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simp14programo.html. Elektitaj artikoloj aperos en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo.Komunikado. Informado).

 

    La simpozion antaŭis la unua sesio de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, startigitaj jam la 6-an fojon ekde 1998 en la Lingvistika Instituto sub la gvido de prof. Ilona Koutny. 26 aliĝintoj el 14 landoj komencis sian 3-jaran studadon.

 

    Ni intervjuis mallonge du gastojn kiuj kontribuis kaj al la programo de sesio kaj de la simpozio.

 

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments