El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Malfermiĝis interesa kurso de Esperanto en Ĉinio

| 2014-10-29
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 25-a de oktobro en la urbo Xiamen de Fujian-provinco en suda Ĉinio okazis malferma ceremonio de Esperanta kurso.Yu Ximei, ĝenerala sekretario de la Xiamen-a Esperanta Asocio donis lecionon pri "apliko de Esperanto en Internacia Komunikado kaj Komerco".

 

 

 

    En la ceremonio Zhang Jianguang diskonigis la komputilan sistemon de Xiamen-a Esperanta Asocio kaj rakontis sian amorakonton. Dank' al Esperanto, li edzinigis la belan virinon. Oni ankaŭ prezentis siajn spertojn pri Esperanta komerco, ekzemple, importo de vino kaj diskonigo de budhismo.

 

    En lastaj jaroj en la urbo Xiamen dank' al Esperantaj kompanioj Esperanto multe disvolviĝis. Xiamen-a Manĝaĵa Butiko pri Esperanta Kulturo kaj la kompanio de vinoimportado diskonigas Esperantan kulturon kaj prezentas uzadon de tiu internacia lingvo. Xiamen-a E-Asocio organizis ankaŭ aktivadon pri sano, en kiu kuracistoj de tradicia ĉina medicino senpage kuracis malsanulojn.

 

 

    Ĉelismo Wang, prezidanto de la Internacia Komitato de Ekonomio kaj Financo, komentis pri la aktivado kuniganta Esperantajn kulturon kaj komercon, ke oni povas pli bone scii pri pri la egaleco, respekto kaj paco de Esperanta kulturo, kiu estas en la sama vojo de la socia disvolviĝo. Kredeble, Esperanto havas brilan venontecon.

 

(el Xiamen-a E-Asocio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments