El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu la ĉinoj ne estas la plej te-trinkema popolo en la mondo?

| 2014-10-29
Bookmark and Share


Plukado de tefolioj en Shaoxing, Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio

 

    Oni ĝenerale konsideras Ĉinion kiel "reĝlandon de teo". Sed lastatempa esploro montras, ke la ĉinoj ne nepre estas la plej te-trinkema popolo en la mondo.

 

    Laŭ la statistiko de la Internacia Komitato pri Teo el la jaro 2011, Ĉinio produktis 1 370 000 tunojn da teo, tiel okupante la unuan lokon kiel te-produktanto en la mondo. Tiujare, parenteze, en la tuta mondo estis produktitaj 4 067 000 tunoj da teo.

 

    Sed laŭ la pokapa konsumkvanto de teo, la unuan lokon okupas la turkoj, kiuj konsumas jare 3 157 gramojn da teo. Sevas la irlandanoj (2 191 gramoj) kaj la angloj (1 942 gramoj). Surprize la ĉinoj estas nur en la 19-a loko (566 gramoj).

 

    Tiun ĉi rezulton publikigis Euromonitor International, kompanio pri merkataj esploroj, kiu havas centran sidejon en Londono.

 

    Teo estis alportita al Turkio nur en la dua duono de la 19-a jarcento, sed ĝi rapide fariĝis ŝatata trinkaĵo. Laŭ raporto de turkaj amaskomunikiloj ĉiu turko averaĝe trinkas 1 250 tasojn da teo en unu jaro.

 

    Lando kun granda produktokvanto ne ĉiam konsumas teon en granda kvanto. Ekzemple Kenjo, la plej granda eksportanto de teo en la mondo, eksportis 441 mil tunojn da teo en 2011, sed kenjanoj konsumas ne tiom multe da teo.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments