El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xu konfesis akcepti ŝmirmonon

| 2014-10-30
Bookmark and Share

 

    La 28an de oktobro militaj persekutantoj diris, ke Xu Caihou, eksa vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, konfesis akcepton de ŝmirmono.

 

    Komunikaĵo de la milita prokurorejo diris, ke jam finiĝis la enketo pri la kazo de Xu, kaj komenciĝis proceduro por endosierigi la kazon.

 

    Oni konstatis, ke la eksa generalo prenis la avantaĝon de sia pozicio por helpi la promocion de aliaj homoj, akceptante grandan sumon de ŝmirmono kaj per siaj familianoj, kaj serĉis profitojn por aliaj homoj por ŝmirmono. La komunikaĵo diris, ke la sumo de la ŝmirmono estas "ekstreme granda".

 

    La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio forpelis Xu el la partio, kaj transdonis lian kazon al persekutantoj en junio. Xu estis sub la enketo ekde marto.

 

    Xu, 71-jara, estis vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio en la periodo de la jaro 2004 ĝis la jaro 2012, kaj estiĝis generalo en la jaro 1999. Antaŭ nelonge Xu estis eksigita el armeo kaj nuligita je rango de generalo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments