El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Harry Harrison kaj liaj verkoj

| 2014-10-30
Bookmark and Share

 

    Unu el la diskut-temoj de la grupo "Esperanto" en la origine ruslingva socia reto "V Kontakte" estas demando: "El kiu fonto vi eksciis pri Esperanto?". Inter la 130 respondoj (inkluzive de (re)komentoj al la respondoj) estis menciitaj pluraj ĝeneralaj (en lernejo, en la reto, en gazeto ktp) kaj konkretaj fontoj, kaj la plej ofte menciita konkreta fonto (naŭ mencioj) estis la romanserio de Harry Harrison (1925–2012) pri la Rustimuna Ŝtalrato.

 

    Li naskiĝis la 12an de marto 1925 kiel Henry Maxwell Dempsey en Stamford (Konektikuto, Usono). Lia patro estis irland-devena presisto Henry Leo Dempsey, kaj la patrino – Ruslanda judino Rija Kirjasova el Rigo, kie ŝia avo estis rabeno. Baldaŭ post la naskiĝo de la filo, la patro ŝanĝis sian familian nomon al Harrison (kurioze, Harry Harrison, foje uzinte la pseŭdonimon Dempsey, iĝis la sola verkisto kun sia aŭtenta familinomo kiel pseŭdonimo).

 

    Post la mezlernejo li dum 1943-46 servis en la usona aerarmeo kiel teknikisto. Post la armea servo studis en pentrista lernejo, laboris kiel pentristo kaj redaktoro, en 1956 ekloĝis en Meksiko kaj de tiam vivtenis sin per verkado. Poste loĝis en Danlando, Italio, Irlando kaj aliaj landoj, kaj forpasis la 15an de aŭgusto 2012 en Crowborough, inter Londono kaj Brajtono.

 

    Harry Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj verkoj, kiujn karakterizis abomeno al la milito, milda humuro kaj – nekutime por ĉi tiu ĝenro – altaj beletra kaj intelekta nivelo. Entute li verkis 35 romanojn kaj ducenton da rakontoj.

 

   Liaj romanoj aperis en kelkaj serioj:

 

    Bill, the Galactic Hero (Vilĉjo, la galaksia heroo),

 

    Brion Brandd,

 

    Deathworld (Mortmondo),

 

    Eden (Edeno),

 

    Stars and Stripes (Steloj kaj strioj),

 

    The Hammer and the Cross (La martelo kaj la kruco),

 

    The Stainless Steel Rat (La Rustimuna Ŝtalrato),

 

    To the Stars (Al la steloj),

 

    Tony Hawkin.

 

    La plej granda (11 romanoj) kaj la plej populara el ili estas la humurplena serio pri la danĝeraj kaj amuzaj aventuroj de Jimĉjo diGriz, kromnomata Rustimuna Ŝtalrato – la galaksinivela fripono, parolanta Esperanton, pri kiu li unue eksciis de la Kuriero en Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato:

 

    «– Estas bone, ke vi parolas ilian lingvon, por ke vi povu negoci.

 

    Liaj brovoj suprensaltis ĉe tio, kaj li klinis sin proksimen.

 

    – Vi ne komprenis nin, ĉu? – li demandis.

 

    – Mi ne lernis fremdajn lingvojn en la lernejo.

 

    – Fremdajn! – Li aspektis ŝokite. – De kia subevoluinta parto de tiu erinapro-bredanta planedo vi devas esti. Tio ne estis fremda lingvo, mia kara. Tio estis Esperanto, la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno. Vian edukadon oni neglektis, sed tion oni facile riparos. Antaŭ nia venonta alplanediĝo ankaŭ vi parolos ĝin. Por komenci, ĉiuj verboj en la prezenco finiĝas per as. La simpleco mem...»

 

    Ĉi tiu epizodo kaj multaj similaj uzoj de Esperanto (ĝin Jimĉjo ne nur lernis, sed ankaŭ lernis per ĝi “la detalojn de defraŭdo, de falsado de fakturoj, de duobla kaj triobla librotenado – kaj ĉion en Esperanto, ĝis mi estis flua kiel denaskulo en tiu bela lingvo”) ne estis hazardaj. Harrison lernis Esperanton en la armeo kaj iĝis membro de UEA jam en la venka jaro 1945. Ne aktiva por Esperanto movade, nek literature (nur kelkajn tekstojn en Esperanto li verkis) li utiligis siajn verkojn, intervjuojn, renkontiĝojn kun legantoj kaj sian rolon de la prezidanto de la Monda Asocio de Sciencfikciaj verkistoj por diskonigi Esperanton. (Ekzemple, en sia renkontiĝo kun legantoj en Moskvo (majo 1997) li rekomendis legi La Mastron de l' Ringoj de Tolkien ne en la angla originalo, sed en la bonega Esperanta traduko de William Auld.)

 

    Harry Harrison en 1985 estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

 

    Laŭ lia insisto liaj anglalingvaj eldonistoj en la fino de liaj libroj aperigis koncizan priskribon de Esperanto kun la adreso de ELNA, al kiu miloj da interesatoj sendis siajn leterojn por eklerni la "galaksian lingvon". La rezulton oni scias – centoj da novaj esperantistoj, precipe en Ruslando, kie Harrison estis kaj estas daŭre legata kaj ŝatata aŭtoro. Eble pro tiu populareco, en Ruslando aperis kvar el la kvin libroj de Harrison, eldonitaj en Esperanto, inkluzive de la jam citita Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, kies ok tradukantoj neniam havis komunan renkontiĝon. Ili loĝis en malsamaj landoj, kaj en la mezo de la 1990aj jaroj ili interŝanĝis tradukojn kaj diskutis ilin per la reto, kiu tiutempe estis tute nova afero.

 

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments