El Popola Ĉinio>头条新闻>

En la mondon venis ... aŭto-kinejo

| 2014-10-30
Bookmark and Share

 

 

    La unua aŭtomobil-kinejo, kiun oni povas alveturi per via aŭto kaj spekti filmon sidante en la veturilo, ekfunkciis en Usono en 1933. En okcidento aŭto-kinejoj atingis sian zeniton en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kaj poste pli kaj pli malpopulariĝis.

 

    En Ĉinio, kontraste, la afero nur nun komencas flori kun la alveno de la aŭtomobila epoko.

 

    La 20-an de oktobro en la urbo Dongguan, provinco Guangdong, ekfunkciis la unua aŭto-kinejo en suda Ĉinio. Tiu ĉi Aŭto-kinejo Huawei Sifang nun estas amase vizitata.

 

    La kinejo ĉiutage prezentas tri lastatempajn filmojn de la 7-a vespere ĝis la 1-a matene. Vi pagas 150 juanojn po aŭtomobilo, kaj povas rigardi ekranon 8 metrojn altan kaj 16 metrojn larĝan, sidante komforte en via aŭtomobilo.

 

    La sonoj estas disaŭdigataj per radioaparato de ĉiu unuopa aŭtomobilo. Pro ekologiaj konsideroj klimatiz-sistemo liveras malvarman aeron al ĉiuj aŭtomobiloj, tiel ke ili povu esti malŝaltitaj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments