Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Pekino reduktos trionon da poluaĵa ellaso dum kunveno de APEK

| 2014-10-30
Bookmark and Share

 

    La poluaĵa ellaso en Pekino kaj ĝiaj najbaraj regionoj Tianjin kaj Hebei estos espereble reduktita je triono dum la venont-monata kunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), danke al serio da rimedoj por regado de aerpoluo.

 

    La 26an de oktobro Chai Fahe, vicprezidanto de la Ĉina Esplor-Akademio de Mediaj Sciencoj, diris: "Ĉinio prenos la plej altnivelajn rimedojn por garantii la aerkvaliton dum la kunveno de APEK."

 

    "Oni atendas, ke poluaĵa ellaso en la regionoj de Pekino, Tianjin kaj Hebei estos reduktitaj je 30-40 procentoj, kaj la aerkvalito estos espereble plibonigita," li diris.

 

    Chai diris, ke ekde junio Pekino jam fermis parton de elektraj centraloj, eliminis malnovajn veturilojn kaj hejtkaldronojn, komencis uzadon de pura energio, fermis pli ol 300 poluajn fabrikojn, kaj plibonigis teknikojn por malpliigi ellason.

 

    Pekino restriktos la veturon de aŭtoj surbaze de la regulo de neparaj kaj paraj numeroj, kaj tio estas, ke ĉiutage nur duono de aŭtoj estas permesitaj al veturado dum la kunveno.

 

    Krome, ĉefaj poluaj entreprenoj estos postulataj malpliigi produkton, kaj laboro en iuj konstruejoj estos ĉesigita dum tiu periodo.

 

    Laŭ prognozo de la Ĉina Nacia Medi-Monitora Centro plejparto de la regionoj ĝuos favorajn kondiĉojn por forblovi la aerpoluaĵojn inter la 1-a kaj la 3a de novembro.

 

    En la 24a de oktobro ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli diris, ke garantii la aerkvaliton por la kunveno de APEC estas "prioritato inter prioritatoj" en la nuna laboro por regado de aerpoluo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments