El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kompletigas genar-vicigon de jujubarbo

| 2014-10-31
Bookmark and Share

 

    Ĉinaj sciencistoj kompletigis la genar-vicigon de ĉina jujubarbo, donante lumon por disvolvi pli bonkvalitan jujubon.

 

    Jujubarboj originis en Ĉinio, nuntempe 99 procentoj de la monda plantado de jujubo estas en Ĉinio. La planto estas la fonto de enspezo por pli ol 20 milionoj da ĉinaj kamparanoj.

 

    La genetika esploro estis plenumata de profesoro Liu Mengjun kaj lia teamo en la Hebei-a Agrikultura Universitato ekde la jaro 2010. Oni klopodis trovi specialajn genojn kiuj ebligas la planton rezisti sekecon, altsalecon en la grundo kaj doni altan sukeron en la frukto.

 

    Laŭ esploro pri fosilioj kaj kulturaj restaĵoj de la planto, la homaro komencis uzi jujubojn antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj. De tiam jujubarboj estis enkondukitaj en 40 landojn.

 

    Liu diris, ke la teamo uzis la jujubarbon Ziziphus, aŭ vintran jujubarbon, por vicigi 438 milionojn de jujub-genaro, kaj prinotis pli ol 32 000 jujub-genojn.

 

    Li diris, ke la programo de genetika mapado gvidis la ĉinan esploradon en fruktarba genomiko al la unuaklasa nivelo internacie.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments