El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Kantono finkonstruiĝis 530 metrojn alta ĉielskrapanto

| 2014-10-31
Bookmark and Share

 

    La 28-an de oktobro finkonstruiĝis 530 metrojn alta ĉielskrapanto en Kantono, la ĉefurbo de la provinco Guangzhou. Oni nomas la konstruaĵon Kantona Financa Centro Chow Tai Fook, aŭ pli simple la Orienta Turo de Kantono.

 

    Ĝi fariĝis la plej alta konstruaĵo en la urbo, superante la Okcidentan Turon (Kantona Internacia Financa Centro) preskaŭ je 100 metroj.

 

    La Orienta Turo, kune kun la Okcidenta Turo kaj la Kantona Turo formas triangulon kaj triope fariĝis grava orientilo en la nova urboparto de Kantono. Ĝia areo estas vasta je 26 mil kvadrataj metroj, kaj la totala vasteco de la konstruaĵo estas 500 mil kvadrataj metroj. La turo havas entute 116 etaĝojn inkluzive de 5 subteraj etaĝoj.

 

    En la turo funkcios 30 liftoj, el kiuj du estos la plej rapida en la mondo: ĝi moviĝos kun la rapideco de 1 200 metroj pominute (aŭ 72 kilometroj pohore). Oni povos de la 1-a etaĝo atingi la 95-an etaĝon dum proksimume 43 sekundoj.

 

    La Orienta Turo havigos al si oficejojn, hotelon kaj loĝejojn kaj laŭplane ekfunkcios en 2016.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments