El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekkoni Ĉinion per lerno de maĝango

| 2014-11-02
Bookmark and Share

 

    En dimanĉa mateno lastatempe, homoj el diversaj landoj kunsidis ĉe du tabloj en iu hutong-o (strateto). Chi, Peng kaj Hu, ĉinaj vortoj por ludi maĝangon, ofte aŭdeblis. La ludantoj konsistis el vojaĝantoj kaj fremdlandanoj en Pekino, kaj ili iris al la hutong por ĉeesti al maĝango-ludejo.

 

    "Plejparto de komencantoj diras, ke estas sufiĉe facile lerni la abocon de maĝango," diras Ilja Cheremnikh, fondinto de Kulturo-korto, lingva lernejo kaj kultura centro, kiu liveras maĝango-ludejon al komencantoj.

 

    Cheremnikh, 32-jara israelano, starigis la maĝango-ludejon antaŭ kvar jaroj. Komence li proponis klason pri maĝango al dungitoj el eksterlandaj kompanioj kiel team-konstruan aktivecon. Poste li trovis, ke ankaŭ eksterlandaj vojaĝantoj interesiĝas pri la ludo.

 

    "Maĝango estas speciala maniero por sperti ĉinan kulturon", diras Cheremnikh. "Kiam vi iras strate en Ĉinio, preskaŭ en ĉiu urbo vi povas trovi homojn ludantajn ĝin. Ĝi estas parto de la kulturo."

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments