Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Usona knabino: "Panjo diris, ke ĉinoj manĝas...pandojn"

| 2014-11-02
Bookmark and Share

de YUAN FANG

 

    Interkompreniĝo inter popoloj, kaj specife inter ĉinaj kaj usonaj gejunuloj, ne progresas egale. Multaj junaj ĉinoj bone konas la usonan pop-kulturon kaj rekonas multajn usonajn komercajn markojn kaj universitatojn. Sed aliflanke estas granda nombro da usonaj gejunuloj, kiuj scias vere malmulte aŭ preskaŭ nenion pri Ĉinio. Foje estas eĉ tre absurdaj miskomprenoj pri la ĉina kulturo.

 

    "Panjo diris, ke ĉinoj manĝas...pandojn"

 

    Antaŭ pluraj jaroj mi instruis la ĉinan lingvon ĉe privata elementa lernejo en Usono. Por fari lecionon pli interesa, mi parolis pri pandoj al unuagradaj geknaboj. Mi montris amuzajn videoregistraĵojn pri pandoj kaj diris, ke Ĉinio estas la hejmloko de tiu ĉi aminda besto. Mi ankaŭ klarigis, kial ni devas protekti la pandojn, kies nombro pli kaj pli malgrandiĝas.

 


Pandoj

 

    Tiam knabino levis sian manon kaj diris: "Panjo diris, ke ĉinoj manĝas pandojn, kaj pro tio ilia nombro malgrandiĝas".

 

    Jam longa tempo pasis de tiu tago, sed mi ankoraŭ klare memoras la grandan ŝokon, kiun mi ricevis siatempe. Mi aliris la tablon de la knabino kaj tre ĝentile diris al ŝi: "diru al via Panjo, ke nun estus neniu pando en la mondo, se la ĉina popolo ne estus protektinta ilin."

 

    Usonanoj scias vere malmulte pri Ĉinio

 

    Dum mia instruado de la ĉina en Usono, mi sentis tre forte, ke multaj usonanoj, ĉu plenkreskuloj aŭ infanoj, vere scias malmulte pri Ĉinio. Ju pli malmulte ili scias pri Ĉinio, des pli facile kreiĝas miskomprenoj, antaŭjuĝoj kaj eĉ diskriminacioj inter la popoloj de la du landoj. Iuj miskomprenoj estas transdonataj de generacio al generacio.

 


Homamaso en Novjorko

 

    Ofte okazis, ke iuj lernantoj venas al mi kaj diras: "mi havas libron pri Ĉinio". Mi prenis ĝin kaj trovis, ke la titolo de la libro estas ja pri Ĉinio, sed ke ĝia enhavo estas tre stranga. En iuj fotoj aperas homoj, kiuj vestas sin per japana kimono, kaj sur la vestoj estas skribaĵoj en la japana lingvo. Do mi devis diri al la lernantoj, ke la libro fakte ne priskribas la veran Ĉinion kaj ke la homoj, kiuj aperas en la fotoj, ne estas ĉinoj.

 

    Kiam mi komencis instrui en gimnazio, mi unue provis ekscii kiom multe miaj lernantoj scias pri Ĉinio. Efektive multaj el ili sciis nenion pri la lando. Ili eĉ ne povis diri la nomon de la ĉefurbo. Iuj diris, ke ĝi devas esti Tokio! Oni ofte demandis min, ĉu la viv-nivelo de ĉinoj ne estas kiel tiu de nord-koreoj.

 

    Neceso kompreni kulturon

 

    Kiel instruisto de la ĉina, mi opinias, ke kompreni kulturon estas bazo por lerni ĝian lingvon. Mi ĉiam diras al miaj lernantoj, ke ili povos ellerni lingvon nur se ili vere komencas kompreni ĝian kulturon. Mi deziras, ke miaj lernantoj ne pensu, ke nur ĉinaj pladoj aŭ kungfuo estas la ĉina kulturo. Mi esperas, ke ili povu mem senti kaj kompreni la ĉinan kulturon proksime kaj tutece.

 


Anglalingva libro: Kungfu-majstroj

 

    Mi menciu unu ekzemplon. Kiam la printempa festo (la novjaro laŭ la luna kalendaro) venas, mi klarigas al miaj lernantoj, kial kaj kiel ĉinoj iras hejmen en tiu tempo kaj renkontas siajn familianojn kaj parencojn.

 

    Kiam mi instruas ĉinajn ideogramojn pri la familio, mi ankaŭ klarigas kial Ĉinio devas kontroli la nombron de la loĝantaro, kaj ankaŭ problemojn, kiuj rezultis el tiu politiko: ekzemple, la malproporcia generacia konsisto de la loĝantaro. Kiam mi parolas pri la ĉina lerneja vivo, mi parolas kiel la ĉinaj junuloj prepas sin por Gaokao (universitata enir-ekzameno).

 

    Ne nur pri la antikvo, sed ankaŭ pri la moderno

 

    Ĉiufoje, kiam mi reiras al Ĉinio, mi provas fari diversajn fotojn pri stratoj, vendejoj, parkoj kaj simile, por ke mi povu montri al miaj lernantoj la scenojn de la ĉiutaga vivo de ĉinoj. Miaj lernantoj nun scias pli multe pri Ĉinio. Ili ne nur scias pri la antikva Granda Muro, sed ankaŭ pri la modernaj grand-rapidaj trajnoj. Ili ne nur scias pri la malnovaj pekinaj operoj, sed ankaŭ pri la novaj ĉinaj televidaj programeroj...

 


Kiel montri la ĉiutagan vivon de ĉinoj?

 

    Mi komprenas, ke ne ĉiuj lernantoj, kiuj venas al mia ĉinlingva klaso, elektos la lingvon kiel sian fakon en universitato. Iuj el ili eĉ ne studos en universitato. Tamen estas mia ĉiama espero, ke ili komprenu Ĉinion pli bone ol aliaj. Ĉinlingvaj lecionoj eble ne povos influi multe da usonanoj, sed mi sentus min pli feliĉa, se iam neniu usonano dirus, ke ĉinoj manĝas pandon.

 

El la reta versio de Popola Tagĵurnalo

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments