El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis en Ĉinio la unua muzeo pri la devo de la gefiloj al la gepatroj

| 2014-11-02
Bookmark and Share


La muzeo pri la devo de la gefiloj al la gepatroj

 

    La 1-an de novembro malfermiĝis en la gubernio Guyi de la provinco Sichuan en la sudokcidenta parto de Ĉinio la unua muzeo pri la devo de la gefiloj al la gepatroj.

 

    La malferman ceremonion ĉeestis la 7 filoj vaste konataj en la tuta lando pro tio, ke ili bone plenumis la filan devon al siaj gepatroj. La konstruado de la muzeo kostis je pli ol ok milionoj da juanoj (ĉ. 6.2 juanoj egalas al unu usona dolaro), sub la financa subteno de lokaj vilaĝanoj. Ĝi malfermiĝis al la publiko en la sama tago.

 

    La muzeo per aĵoj, vortoj, bildoj kaj videoj prezentas rakontojn pri plenumo de la fila devo al la gepatroj en la moderna tempo kaj diskonigas la rilatan spiriton. Oni povas senpage viziti la muzeon kaj aŭskulti la klarigon pri rakontoj pri plenumo de la fila devo al la gepatroj. Posttagmeze de la sama tago okazis la forumo pri kulturo de la devo de la gefiloj al la gepatroj. Ĝin ĉeestis la 7 famaj filoj bone konataj en la tuta lando, kaj ili parolis pri siaj rakontoj al pli ol 300 lokanoj.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments