Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La ekonomia prospero de la azi-pacifika regiono post fondiĝo de APEK

| 2014-11-03
Bookmark and Share

de WANG YUZHU*

 


La sidloko de la Kunveno de Gvidantoj de APEK en 2014

 

    La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) fondita en la jaro 1989 estas organizo kun plej granda kunlabor-amplekso kaj profunda influo en la azi-pacifika regiono.

 

    Dank' al la antaŭenpuŝo de Usono, APEK iris ekde la jaro 1993 al la kunlabora modelo de neoficiala kunveno de gvidantoj de ĝiaj membroj en ĉiu jaro. Tio ne nur levis la nivelon de APEK en la kunlaboro, sed ankaŭ komencis kunordigon kaj interkonsiliĝon inter gvidantoj de la azi-pacifika regiono por kune antaŭenpuŝi kunlaborojn kaj realigi kunfandiĝon kaj prosperon de la ekonomio en la regiono.

 

    Rapide kreskis la ekonomio de APEK-membroj

 


La skemo pri la komerca disvolviĝo de la membroj de APEK post ties fondiĝo (unuo: miliono da usonaj dolaroj)

 

    Dum la pasintaj pli ol 20 jaroj post la fondiĝo de APEK, la disvolviĝo de la ekonomiaj entoj en la azi-pacifika regiono estas rimarkinda kaj la lastaj fariĝis centro por kreskado de la monda ekonomio. De la jaro 1993 la ekonomio de preskaŭ ĉiuj membroj de APEK spertis rapidan kreskadon. En la jaro 1993 la totala sumo de la enlanda totala produkt-valoro de la 21 ekonomiaj entoj en la azi-pacifika regiono estis 14 800 miliardoj da usonaj dolaroj. En la jaro 2003 ĝi atingis 22 100 miliardoj da usonaj dolaroj kun la kresko je 49.3%, kaj en la jaro 2013 -- 42 600 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kreskis ĉ. unuoble kompare kun tiu antaŭ 10 jaroj. En la jaro 1989 la totala sumo de la enlanda totala produkto-valoro de 18 ekonomiaj entoj en la azi-pacifika regiono estis ĉ. 2 500 miliardoj da usonaj dolaroj, en la jaro 2003 ĝi atingis 6 200 miliardoj da usonaj dolaroj kaj en la jaro 2013 -- 20 900 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    Dank' al la senĉesa penado de APEK por akceli ekonomian prosperon de la regiono, la komerco de la azi-pacifika regiono daŭre tenadis prosperon kaj la ekonomia kreskado en la regiono estas sur la alta nivelo malgraŭ ke okazis la subĉefa krizo en Usono kaj la ŝulda krizo en Eŭropo. En la jaro 2013 la totala sumo de la enlanda totala produkto-valoro de la membroj de APEK kaj tiu de ilia ekstera komerco superis aŭ preskaŭ atingis duonon de tiuj de la mondo kaj ili daŭre troviĝas en la centra pozicio de la monda ekonomio.

 

Redaktoroj: Wang Zhe kaj Niu Xueqin

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * Wang Yuzhu: direktoro de la centro por kunlaboro inter APEK kaj Orienta Azio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments