El Popola Ĉinio>头条新闻>

Enspezo de ĉinaj filmoj atingos 4,9 miliardojn da usonaj dolaroj en 2014

| 2014-11-03
Bookmark and Share


Afiŝo de la filmo Numero 81 en Ĉefurbo

    Laŭ ĉina filma asocio la enspezo de ĉinaj filmoj espereble atingos 30 miliardojn da juanoj (4.9 miliardojn da usonaj dolaroj) en la jaro 2014.

 

    La enspezo atingis 22 miliardojn da juanoj en la unua duono de la kuranta jaro, superante 21.8 miliardojn da juanoj en la lasta jaro, Wang Fenglin, vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Filmaj Produktoroj, diris en ekspozicio pri filma industrio en la urbo Wuhan la 2an de novembro.

 

    Enlandaj filmoj okupis 51.4 procentojn de la enspezo, dum la importitaj filmoj -- 48.6 procentojn. Entute 230 filmoj estis projekciitaj en ĉefaj urbaj kinejoj en la unuaj naŭ monatoj.

 

    Wang diris ankaŭ, ke pro alproksimiĝo de la okazaĵoj, ekzemple la populara Gefraŭla Tago (la 11a de novembro) kaj Kristnasko, la enspezo de filmoj espereble atingos 30 miliardojn da juanoj por la tuta jaro.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments