El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio pri abstrakta pentroarto okazas en Ŝanhajo

| 2014-11-03
Bookmark and Share

    La 31-an de oktobro estis inaŭgurita Ŝanhajo granda retrospektiva ekspozicio pri pentraĵoj de Chen Cheng-Hsiung el la ĉina provinco Taiwan. La ekspozicio okazas en la Ĉina Arto-Muzeo kaj daŭros ĝis la 23-a de novembro.

 


Chen Cheng-Hsiung

 

    En la muzeo estas eksponataj ĉ. 70 reprezentaj pentraĵoj de Chen faritaj inter la jaroj 1953-2013.

 

    Chen naskiĝis en 1935 en Taipei kaj estas pioniro de abstrakta pentroarto en Taiwan de Ĉinio. Kiel unu el malmultaj ĉinaj pentristoj kun internacia renomo, li estas nomata "disvastiganto de la abstrakta pentrarto en Taiwan", "baptopatro de abstrakta pentroarto en Taiwan" kaj ankaŭ "magiisto de koloroj".

 

    Ekde 1974 Chen estas dumviva membro de la Reĝa Societo de Artoj en Londono. En 1991 li aliĝis al malgranda nombro da pentristoj, kiuj ricevis honoron esti invitita al la Salono de Majo en Parizo. En 1999 kaj 2001 li recevis la du plej honorajn premiojn okaze de la Florenca Bienalo en Italio. Tian honoron havis ĝis nun neniu alia artisto el Azio.

 


Verko "Fenestro III"

 

    Rimarkinde, Chen ĉiam strebas teksi temojn de sia dumviva engaĝiĝo al abstrakto en la harmonion inter oriento kaj okcidento, inter la idealo kaj la naturo, kaj inter la abstrakto kaj la tradicio. Ekzemple, en la serio de pentraĵoj kun la titolo "Fenestro" li kombinas elementojn de la ĉina kaligrafio en abstraktan pentroarton.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments