Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Subtenanto de APEK: Ĉina fama teo-vendejo Wu Yutai

| 2014-11-03
Bookmark and Share


Vendejo de Wu Yutai

 

   

Nuntempe, Wu Yutai jam fariĝas la plej profitanta teo-vendejo en la ĉina ĉefurbo Pekino.

 

    Parolante pri Wu Yutai, multaj pekinanoj havas ion por rakonti. Laŭ historio, en la fino de la dinastio Qing, iu sinjoro kun la familia nomo Wu, venis al Pekino akompanante studenton por ĉeesti la imperian ekzamenon por elekti oficistojn. Li alportis kun si kvanton da tefolioj. Kiam la studento estis okupita pri la ekzameno, sinjoro Wu vendis la tefoliojn ĉe angulo de la strato. Tre rapide ili estis forvenditaj. Poste montriĝis, ke la studento malsukcesis en la ekzameno, sed sinjoro Wu ekloĝis en Pekino kaj faris komercon pri teo.

 


Wu Yutai fariĝis la subtenanto de teo de APEK en 2014

 

    En la jaro 1887, li malfermis sian unuan vendejon kaj nomis ĝin per la nomo Wu Yutai. En la jaro 2005, Wu Yutai oficiale establiĝis kiel teo-kompanio. Ĉi-jare, ĝi fariĝis subtenanto de teo por la Kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Pekino. En la ĵus finiĝinta 3-a Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK, 38 pekinaj firmaoj de famaj komercaj markoj malnovaj kunvenis en la ekspoziciejo kaj el tiuj Wu Yutai altiris al si multajn vizitantojn per sia jasmena teo. Antaŭe, Wu Yutai jam akiris multajn honorojn, ekzemple, ĝi estis la sola teo-liveranto de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008; ĝi estis la sola teo-produktanto de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en Pekino; kaj ĝia teo estis unu el la 5 specialaj produktaĵoj de la Pekina Ĝardena Ekspozicio en la jaro 2013.

 


Belaj teo-kestoj speciale desegnitaj de Wu Yutai por APEK

 

    Wu Yutai, kun sia longa kaj sukcesa historio, reprezentas la amon de pekinanoj al teo, kaj per APEK, prezentos la unikan teo-kulturon de Pekino al la internacia socio.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments