Pekino publikigis sian videaĵon por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en la jaro 2022

| 2014-11-03
Bookmark and Share

 

    En la bela balado de infanoj komenciĝas la videaĵo por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en la jaro 2022: neĝo falas sur la Granda Muro, kaj la olimpikaj pavilonoj estas prezentitaj unu post alia. Pekino kaj la urbo Zhangjiakou kune petis la gastigon de la Vintraj Olimpikoj en la jaro 2022, ili publikigis sian propagandan videaĵon en la 1-a de novembro.

 

    Laŭ koncerna konigo kaj la reguloj de la Internacia Olimpika Komitato, la kandidataj urboj de la Vintraj Olimpikoj povas disvastigi siajn propagandajn videaĵojn per en- kaj eksterlandaj mediatoj ekde novembro. En la unua tago de la kuranta monato la Pekina Olimpika Komitato surretigis sian videaĵon.

 

    La videaĵo montras al la spektantoj la entuziasmon de pekinanoj kiuj ludas surglaciajn sportojn kaj la ĝojon de neĝsportoj en la urbo Zhangjiakou, ĝi retrorigardas la neforgeseblajn scenojn de la Someraj Olimpikoj okazintaj en la jaro 2008 kaj perspektivas la projektatajn konkursojn kaj pavilonojn de la Vintraj Olimpikoj okazontaj en la jaro 2022. En la estonteco, aperos pli da spektindaj videaĵoj sur la retejo de la pekina komitato, kaj ili same estos disvastigitaj per mediatoj.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments