El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elektr-motoraj aŭtobusoj veturos en Huairou dum la kunveno de APEK

| 2014-11-04
Bookmark and Share

 

    En la 2-a de novembro estis lanĉitaj la aŭtobusoj speciale uzotaj por la kunveno de APEK. Tiuj aŭtobusoj en la flava koloro longas je ĉ. 6.5 metroj, larĝas je 2.25 metroj kaj altas je 2.8 metroj. Ĉiuj el ili kun 11 sidejoj povas enteni 36 pasaĝerojn.

 

    Oni povas rekte ŝargi la aŭtobuson, kaj ne necesas deigi aparaton el ĝi, do la tuta ŝargtempo daŭras nur je ĉirkaŭ 30 minutoj. En la veturado, la aldona ŝargo bezonas nur 10 aŭ 15 minutojn. La aŭtobuso povas veturi je 50 ĝis 100 kilometroj kun plena elektro.

 

    Ili baldaŭ funkcios en la distrikto Huairou (kie situas la kunvenejo de APEK) dum la kunvenado. Huairou estas unu el la antaŭurbaj distriktoj de Pekino, antaŭe ĝi havis nur ordinarajn aŭtobusojn. Ĉi-foje la elektr-motoraj aŭtobusoj helpos la distrikton kaj aliajn partojn de Pekino grandskale praktikigi la verdajn veturilojn.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments