El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senpaga poŝtelefono kiel rimedo kontraŭ Ebola

| 2014-11-04
Bookmark and Share


Laŭ iuj taksoj en Kantono loĝas ĉ. 200 mil afrikanoj.

 

    La urbo Kantono provas novan rimedon por resti en kontakto kun homoj alvenintaj el okcidenta Afriko, kie disvastiĝas la malsano de Ebola-viruso: donaci senpagan poŝtelefonon.

 

    Ĉiu vojaĝanto al la urbo el Gvineo, Liberio kaj Siera-Leono ricevas prisanan paketon, en kiu estas termometro, urba mapo kaj senpaga poŝtelefono kun instalita SIM-karto.

 

    La ricevinto de poŝtelefono devas lasi ĝin ŝaltita por la sekvantaj 21 tagoj. Tiamaniere la prisanaj oficistoj povas sekvi kaj kontakti tiujn alvenintojn kiel eble plej rapide

 

    Ĝis nun 98 poŝtelefonoj estis donacitaj.

 

    Kantono estas konata kiel "afrika urbo" en Ĉinio pro tio, ke laŭ iuj taksoj tie loĝas ĉ. 200 mil afrikanoj. La forta ligo kun Afriko levas zorgon pri la eventuala disvastiĝo de la epidemio en la urbo. Se iu rifuzas ricevi la prisanan paketon aŭ la poŝtelefonon, ties nomo estas metita en nigran liston por la sekva fojo, kiam tiu provos eniri en Ĉinion.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments