El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tibeta Kultura Semajno en Kanado 2014

| 2014-11-04
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la Tibeta Kultura Semajno en Kanado 2014

 

    La 2-an de novembro laŭ la loka tempo inaŭguriĝis en Vankuvero la Ĉina Tibeta Kultura Semajno 2014. Okazis en la 3-a kaj la 4-a de novembro amuzaj vesperoj pri dancoj kaj kantoj de Tibeto. De la 5-a ĝis la 14-a, okazos en Universitato de Brita Kolumbio ekspozicio de tanka-oj, kun la temo "Inspiro de la Altebenaĵo" kaj ankaŭ publike projekciiĝos 3 filmoj pri Tibeto, kiaj La Tria Poluso, Dekyi Metok kaj Tanka-o.

 

    La Tibeta Kultura Semajno temanta pri Tibeto estas granda kultura aktivado, okazigita de la jaro 2001 en Aŭstralio, Novzelando, Kanado, Belgio, Tajlando, Italio, Danujo, Aŭstrio, Rusio, Hispanio, Pollando kaj Hongkongo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments