El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu vi volas provi travideblan aviadilon?

| 2014-11-05
Bookmark and Share


En la kajuto de travidebla aviadilo

 


En la kajuto de travidebla aviadilo

 

    Laŭ la raporto farita de la brita amaskomunikilo DailyMail lastatempe, brita scienca kompanio planas ellabori travideblan aviadilon, por ke pasaĝeroj povu ĝui la surĉielan panoramon sidante en sia loko en la kajuto kvazaŭ ili rekte flugus en la aero.

 

    La esplora centro de la kompanio publikigis sian novan koncepton pri la desegnado de pasaĝera aviadilo, oni povas praktikigi sur aviadilon la teknikon de organika lum-emisia diodo, tio ne nur ebligos al la pasaĝeroj libere admiri la pejzaĝojn ekster la aviadilo, sed ankaŭ faros la kajutan muron en tuŝeblan ekranon, tio estas tuta ĝuo por la pasaĝeroj.

 

    Ankaŭ por navigada kompanio la plano estas granda progreso, ĉar la supre menciita tekniko povas igi avidilon pli maldika, malpeza kaj fortika, do, la sidspaco de pasaĝeroj estos pli vasta kaj konforta, la fuela konsumo malaltiĝos kaj la ellasaĵoj malmultiĝos. Por stevardoj, la sekureca kontrolado fariĝos pli facila kaj oportuna: sen malgranda fenestro, oni povas rekte vidi la eksteran parton de la aviadilo, tio same malaltigos la koston de aviadila kompanio.

 

    Malgraŭ bela nokto aŭ naturaj ŝanĝoj en la aero, ĉio estos videbla tra la kajuto. La brita kompanio diris ankaŭ, ke la plano eble realiĝos en la venontaj 10 jaroj.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments