El Popola Ĉinio>头条新闻>

"En Azio Ĉinio pinte pri la interseksa egaleco en oficejoj"

| 2014-11-05
Bookmark and Share

 

    La 30-an de oktobro, la usona televido NBC raportis, ke "en Azio Ĉinio estas ĉe la pinto rilate al la seksa egaleco en oficejoj”.

 

    La raporto baziĝas sur enketo farita de hongkonga ne-profit-cela organizaĵo, kiu esploris pri la interseksa egaleco en oficejoj ĉe 34 transnaciaj kompanioj en Singapuro, Barato, Japanio, Malajzio, la ĉeftero kaj Hongkongo de Ĉinio.

 

    Laŭ la nombro de postenoj okupataj de virinoj, ĉe la altrangaj kaj malaltrangaj postenoj Ĉinio plej bone fartis. Ĉe la mezaj Ĉinio okupis la duan lokon post Malajzio.

 

    Drasta pliboniĝo en Ĉinio

 

    Oni krome trovas, ke ĉe ĉiuj niveloj estas granda pliboniĝo en Ĉinio kompare kun la antaŭa esploro en 2011: la proporcio de virinoj ĉe la altrangaj postenoj draste pliboniĝis de 20.7% al 35.6%. Fakuloj diras, ke la rapida kresko de la ĉina ekonomio multe ŝuldas al virinoj.

 

    En la ĉeftero de Ĉinio 93 procentoj de la enketitaj kompanioj donas al virinoj flekseblajn laborkondiĉojn, kaj precipe tiuj en Pekino aplikas diversajn rimedojn por instigi virinojn daŭre labori. Inter la ses landoj kaj regionoj esploritaj nur en la ĉeftero de Ĉinio akuŝintino povas double ricevi bonstatigajn avantaĝojn kaj el la registaro kaj el la kompanio.

 

    Malhelpo de la tradicia kulturo

 

    Kontraste, tamen, la tradicia kulturo de la lando ofte malhelpas virinojn sukcese promociiĝi en oficejoj. Iu 29-jarulino kun la familia nomo Song laboras en Kantono en altnivela administra posteno.

 

    Ŝi diras: "Mi opinias, ke homoj fine komencas akcepti, ke la duono de la homaro estas virinoj. Sed kiam mi reiras al mia hejmloko, miaj gepatroj kaj parencoj senĉese demandas min, kiam mi revenos por edziniĝi kaj ne plu labori. Mi estas tre feliĉa, ke ili ne estas miaj laborejaj estroj”.

 

El Tempoj Tutterglobaj (Huangqiu Shibao)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments