El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino preta por akvo-deturna projekto

| 2014-11-05
Bookmark and Share


La akvorezervejo Guogongzhuang

 

    Iu akvorezervejo en Pekino anoncis lastatempe, ke ĝi estas preta por akva deturno el suda Ĉinio, kiu mildigas la nesufiĉecon de akvo en la ĉefurbo.

 

    La akvorezervejo Guogongzhuang jam faris provfunkciadon, kaj povas purigi akvon, kiu estos transigita en Pekinon tra la sudo-al-norda akvo-deturna projekto baldaŭ, diris Zhang Zhouqiang, ĉefo de la inĝenieria departemento de la akvorezervejo.

 

    La akvorezervejo troviĝanta en suda Pekino estas la unua ĉefakvorezervejo konstruita ekde la jaro 2000 por la projekto de la sudo-al-norda akvo-deturno.

 

    Zhang diris ankaŭ, ke la akvorezervejo espereble liveros 500,000 kubajn metrojn da akvo ĉiutage por kontentigi la postulon de preskaŭ kvin milionoj da loĝantoj en Pekino.

 

    Pekino aranĝis kvin akvorezervejojn por servi al la projekto de la sudo-al-norda akvo-deturno. La akvoproviza kapablo ankaŭ estis plialtigita ĝis 3,72 milionoj da kubaj metroj ĉiutage.

 

    La meza itinero de la projekto transportos, per la kanaloj kaj pipelinoj, ĉiujare 9.5 miliardojn da kubaj metroj da akvo el Danjiangkou-akvorezervejo en Hubei-provinco, centra Ĉinio, al la nordaj provincoj Henan, Hebei kaj Pekino.

 

    La projekto estis elpensita de eksa ĉina prezidanto Mao Zedong en la jaro 1952. La Ŝtata Konsilantaro aprobis la ambician projekton en decembro 2002 post preskaŭ duonjarcenta debato.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments