El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli da sektoroj malfermotaj al fremdaj investoj

| 2014-11-06
Bookmark and Share


Paperfara entrepreno

 

    Ĉinio proponis redukti pli ol duonon da limigoj pri investado de alilandanoj en Ĉinio.

 

    Post unu monato por peto de opinioj, la nova agadprogramo estos submetita al la Ŝtata Konsilantaro kaj espereble validiĝos en la fino de la kuranta jaro, diris Wang Dong, vicĝeneral-direktoro de la Departemento de Fremdlanda Kapitalo kaj Transmara Investo sub la Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformado.

 

    Laŭ nova projekto, kiu estas publikigita en la retejo de la komisiono, malpliiĝas la nombro de restriktitaj sektoroj de 79 ĝis 35.

 

    Funkciuloj de la komisiono diris, ke sektoroj kun reduktitaj limigoj inkludas ŝtalon, etilenon, rafinadon, paperfaron, karb-kemiajn ekipaĵojn, aŭtomobilajn elektronikajn aparatojn, levmaŝinojn, ekipaĵojn de elektra transmisio kaj transformiĝo, branĉajn fervojliniojn, metroojn, internacian mar-transporton, elektronikan komercon, financajn kompaniojn kaj ĉen-vendejojn.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments