El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 8-a jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj

| 2014-11-06
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Han Zuwu

 


Kunfotiĝo

 


Subskribo

 


Transdono de la flago

 

     De la 1-a ĝis la 2-a de novembro okazis la 8-a jarkunveno de la Klubo de Ĉinaj E-komercistoj sub la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) en la Tianjin, norda Ĉinio. Ĉeestis al ĝi pli ol 40 esperantistoj ne nur el Ĉinio, sed ankaŭ el la Korio, Japanio, Nepalo, Aŭstralio, Brazilio kaj Hispanio. En la kunveno estis labor-raportoj, diskutadoj, informaj interŝanĝoj, kunlabora subskribo, premidono, fabrika vizito, turismo kaj aliaj riĉaj programeroj. La ĉinaj E-komercistoj aktive praktas nian lingvon en negoco kaj aliaj komercaj aferoj, kaj tiamaniere disvastigis Esperanton. En la ferma ceremonio, Wang Tianyi (Ĉielismo), prezidanto de la Klubo de Ĉinaj E-komercistoj (IKEF-Ĉinio), publikigis la novajn vicprezidantojn de la klubo, Jing Jiguo kaj Zhang Changsheng, kaj transdonis la flagon al Wuhan-a Kolegio pri Industrio kaj Komerco, kiu gastigos la 9-an jarkunvenon de la klubo en venonta jaro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments