El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Prelego pri Esperanto okazis en la supera mezlernejo Jingye en Ŝanhajo

| 2014-11-06
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de ŝanhaja samideano

 


Dum la prelego pri Esperanto

 


Lernantoj interesiĝas pri Esperanto.

 


La prelego allogis al si pli ol 150 aŭskultantojn.

 

    En la 24-a de oktobro okazis prelego pri Esperanto en la supera mezlernejo Jingye en Ŝanhajo. Laŭ la invito de la lernejo s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, faris la prelegon kun la temo Lernado kaj uzado de Esperanto. Tio funkciis kiel unu el la aktivadoj por pliriĉigi sciojn de la lernantoj. La prelegon aŭskultis pli ol 150 lernantoj el la unua kaj la dua lernoklasoj de la lernejo.

 

    Dum la prelego s-ro Wang Minhao per abundo da bildoj diskonigis Esperanton, ĝiajn devenon kaj karakterojn, kiaj la prononco, gramatiko kaj vortoj de la lingvo, la celon de tiu ĉi lingvo kreita de d-ro L. L. Zamenhof kaj aliajn fundamentajn sciojn pri la internacia lingvo Esperanto. Samtempe, li prezentis ankaŭ la situacion de la praktikado de Esperanto en la kampoj de kulturo, turismado, scienco kaj teknologio, kaj en pluraj aktivadoj fare de la Ŝanhaja E-Asocio dum la scienc-teknologiaj interŝanĝoj internaciaj.

 

    La prelego vekis grandan intereson de la ĉeestantoj pri Esperanto.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments