Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Manĝoj por la neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK

| 2014-11-06
Bookmark and Share
 

Servistoj en laborado serioze laŭ la proceduro
 
    La manĝoj por la neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK, kiu okazas novembre en Pekino, estas akcentitaj ne per lukseco, sed per kuirarto, kvalito, naciaj karakterizaĵoj kaj kulturoj, en la gustoj ne nur tutmondaj, sed ankaŭ ĉinaj kaj precipe pekinaj kun la historio de kelkcent jaroj, kaj krome en taŭga kvanto.
 
    Laŭ la kutimo de APEK, ĉiuj pladoj sekvos la principon "neniu porkaĵo". Konsidere la religiajn kutimojn de iuj gastoj kaj moroj de la plejparto da gastoj, bovaĵo kaj kokaĵo estas la plej ofte uzataj intertempe.
 
    La manĝo-servo estas en diversaj formoj kiaj memserva, teo-paŭza kaj ĉe-tabla. Por la teo-paŭza, la gastiganto preparas pli ol 50 specojn da manĝaĵoj, kiaj sandviĉoj el legomo kaj bovaĵo kaj por la memserva, oni proponas pli ol 60 specojn da koktelo. Ĉiuj saladoj estas liveritaj en malgrandaj pakaĵoj.
 
    La kuirejo en la kelo distancas al la manĝejo ĉe la norda flanko de la kunvenejo je 300 metroj. Por certigi la taŭgajn temperaturon, kvaliton kaj guston de la pladoj, la servistoj ilin liveras al la gastoj en apenaŭ kvin minutoj kaj 45 sekundoj, post foj-refoja sinekzercado laŭ klikholoĝo.
 
Redaktoroj : Zhong Lei kaj Wang Lihua
1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments