Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉefaj aranĝoj de APEK en 2014

| 2014-11-07
Bookmark and Share

 

    La Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okazas en Pekino de Ĉinio de la 5-a ĝis la 11-a de novembro. Kun la temo Kune konstrui la azi-pacifikan partnerecon por la estonteco, ĝi havas la tagordon: neoficiala kunveno de gvidantoj, kunveno de ministroj, kunveno de altranguloj kaj aliaj kunvenoj. La 10-an kaj la 11-an de novembro ĉe la lago Yanqi en la distrikto Huairou de Pekino okazos kunveno de gvidantoj, kiun prezidos ĉina prezidanto Xi Jinping, la 5-an kaj la 6-an de novembro -- la lasta kunveno de altranguloj, la 7-an kaj la 8-an de novembro -- la 26-a Kunveno de Ministroj.

 

    La 9-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK

 

 

    En la 21-a de oktobro de 2001 la 9-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK okazis en Ŝanhajo de Ĉinio. La kunveno havis la temon Nova jarcento, novaj defioj: kunlaboro, partopreno, akcelo de komuna prospero. Ĝi estas la unua neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK gastigita de Ĉinio, estas internacia kunveno plej grandskale kaj plej altgrade okazigita en Ĉinio post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, estas ankaŭ grandioza renkontiĝo altiranta atenton de la mondo. Dum la kunveno 20 gvidantoj de la ekonomiaj entoj de APEK kune fotiĝis en vestoj en la stilo de Tang-dinastio (618-907). Post tio la vestoj de Tang-dinastio kaj aliaj elementoj de Ĉinio estis furoraj en la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments