El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Kunveno de Ministroj de APEK 2014

| 2014-11-07
Bookmark and Share


Inaŭguriĝo de la 26-a Kunveno de Ministroj de APEK 2014

 

    La 7-an laŭ la pekina tempo inaŭguriĝis en Pekino la 26-a Kunveno de Ministroj de APEK 2014. En la gazetara konferenco, la Pacifika Ekonomia Kunlabora Konsilantaro (PEKK) publikigis la Jar-raporton pri Regionoj kaj Landoj en 2014-2015, kiu prognozis, ke la totala enlanda produkto (TEP) de Azi-pacifiko kreskos je 3.7% en 2014 kaj je 3.8% en 2015. Eduardo Pedrosa, ĝenerala sekretario de PEKK diris, ke la ciferoj reflektas malrapidiĝon de la ekonomia kresko, komparante kun tiu antaŭ la financa krizo.

 

    En la pasintaj du tagoj fermiĝis la Resuma Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK. Li Baodong, prezidanto de la kunveno kaj ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, diris ke la oficistoj diskutis en la kunveno pri konstruado de la liberkomerca regiono en Azi-pacifiko, interkomunikado, reformadoj kaj kresko. Tiujn temojn oni diskutos en la Kunveno de Ministroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments