Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Vehikloj por APEK: mediprotekta celo

| 2014-11-10
Bookmark and Share


La limuzino Shenbao D70

 


Elektraj aŭtobusoj funkciantaj en la distrikto Huairou

 

    En la neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK okazanta en Pekino, la grupo BAIC respondecas pri la provizio de la 119 oficialaj vehikloj por la kunveno. Inter la veturiloj, Shenbao D70 estas marko de tute elektra limuzino, ĝi taŭgas por ĉi-tiaj aferoj ŝajnante ke ĝi estas mezurite farita por tiu ĉi kunveno. Tiaj limuzinoj funkcias kiel gravaj transportiloj inter la 3 punktoj: Ĉefurba Flughaveno de Pekino -- Ŝtata Konferenca Centro -- la lago Yanqi.

 

    Lastatempe, sume 30 elektraj aŭtobusoj estis ekfunkciitaj en la distrikto Huairou, kie situas la lago kaj la kunvenejo de APEK. Huairou estas unu el la antaŭurbaj distriktoj de Pekino, antaŭe ĝi havis nur ordinarajn aŭtobusojn. Ĉi-foje la elektraj aŭtobusoj helpas al la distrikto kaj aliaj partoj de Pekino grandskale praktikigi la verdajn veturilojn. Laŭplane, ankoraŭ 70 elektraj aŭtobusoj estos aldonitaj al la distrikto.

 

    2014 estas la "lanĉa" jaro de elektraj aŭtoj en Ĉinio. La "verda" veturado kiu postulas elektran motoron kaj malgrandan karbon-ellason certe blovas verdan venton al la ĉi-jara APEK.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments