El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj sub APEK

| 2014-11-10
Bookmark and Share


Xi Jinping faras prelegon en la inaŭguro de la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj sub APEK

 


En la inaŭguro de la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj sub APEK

 


En la inaŭguro de la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj sub APEK

 

    La 9-an de novembro inaŭguriĝis la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj sub la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en la Ĉina Ŝtata Kunvena Centro en Pekino, ĝia ĉeftemo estas Nova Perspektivo en la Azi-Pacifika Regiono: Kreivo, Interkomuniko, Kunfandiĝo kaj Prospero. En ĝi partoprenis pli ol 1 500 personoj el la rondoj de industrio kaj komerco de la 21 membroj de APEK kaj de 17 aliaj landoj kaj regionoj. Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris prelegon kun la titolo de Celi daŭrigeblan evoluon kaj kune konstrui la azi-pacifikan revon.

 

    En la prelego li diris: "Ni havas la devon krei kaj realigi la azi-pacifikan revon por niaj popoloj. Tiu ĉi revo celas al tio, ke la popolanoj vivu pli trankvile kaj pli riĉe, ke la infanoj kresku pli sane, laboru pli gaje kaj vivu pli feliĉe." Li montris, ke la disvolvo de Ĉinio portos grandajn ŝancon kaj profiton al la azi-pacifika regiono kaj ankaŭ al la tuta mondo. Ĉinio volas realigi tiun ĉi belan revon kune kun aliaj landoj de la azi-pacifika regiono.

 

    Kiel unu el la seriaj agadoj de APEK, la pintkunveno de industriaj kaj komercaj gvidantoj okazas ĉiujare dum la kunvenado de APEK, ĝi estas ne nur grava platformo por la interparolado kaj interŝanĝado de la gvidantoj el la ekonomiaj komunumoj de APEK kaj de tiuj el la rondoj de industrio kaj komerco, sed ankaŭ la programero kun plej forta influpovo por la rondoj de industrio kaj komerco en la azi-pacifika regiono.

 

Redaktoroj: Chen Ji kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments