El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Putin

| 2014-11-10
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Putin 
 


Dum la intervidiĝo

 
    La 9-an de novembro Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, intervidiĝis kun Putin, prezidento de Rusio, en la hotelo Diaoyutai de Pekino.

 

    La du ŝtatgvidantoj atingis la komunan opinion, ke en la nova situacio Ĉinio kaj Rusio havas pli vastan kaj pli intiman kunlaboron pragmatan. Intimigi kunlaboron en la kampo de fueloj havas gravan signifon por la sekureco de energio en la du landoj.

 

    La du flankoj havas la volon laŭplane antaŭenpuŝi la konstruadon de gas-dukto inter Ĉinio kaj Rusio en la orienta parto kaj laŭeble plej frue startigi la programon pri la gaso-konduko en la okcidenta parto, pozitive fari intertraktadon al la kunlaboroj en la kampo de petrolo kaj diskuti pri novaj kunlaboraj projektoj en la kampoj de nukle-elektro kaj hidroelektro.

 

    Ambaŭ flankoj konsentis ankaŭ, ke la du landoj pliigu la kunlaboron en la kampoj de fervojo por grandrapida trajno, altpinta teknologio, astronaŭtiko, financo kaj aliaj.

 

Redaktoroj: Chen Ji kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments