El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kreu animaciojn, ludojn, rakontojn - en Esperanto!

| 2014-11-13
Bookmark and Share

    Moviĝoj, filmetoj kaj animacioj igas vian rakonton multe pli interesaj, multe pli atentokaptaj ol la seka teksto. Ankaŭ vi mem povas krei animaciojn kaj ludojn - eĉ per Esperanto-scipovo - pere de la retejo Scratch ĉe http://scratch.mit.edu/

 

    Scratch (skreĉo) estas senkosta programilo kaj programlingvo por junuloj, verkita ĉe la fama universitato MIT en Usono. Ekzistas jam pli ol 700 000 projektoj verkitaj per Scratch! Oni povas fari programojn per simplaj musaj klakoj kaj per kunmetado de programeroj. Skreĉo ekzistas jam por multaj lingvoj, kaj parte ankaŭ en Esperanto!

 

    Por uzi la Esperantan surfacon alklaku la "tergloban" simbolon supre maldekstre en la redaktilo, kaj elektu vian preferatan lingvon.

 

    Scratch-hejmpaĝo: http://scratch.mit.edu/

 

    Informoj pri la tradukado: http://info.scratch.mit.edu/Translation/Translating_Scratch

 

    Tradukpaĝo: http://translate.scratch.mit.edu/

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments