El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Barack Obama

| 2014-11-13
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Barack Obama en la gazetara konferenco

 

    La 12-an de novembro Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Barack Obama, prezidento de Usono, post la kunveno de APEK. Ili senkaŝe interŝanĝis siajn opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj aliaj gravaj aferoj internaciaj kaj regionaj komune zorgataj. Ili reanoncis pri la celo de novtipaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono atingitaj en la bieno Annenberg, Xi Jinping donis 6 proponojn por pluapaŝe antaŭenpuŝi la rilatojn inter ambaŭ flankoj:

 

    Unue, plimultigi altrangulajn komunikadon kaj interŝanĝadon por la reciproka fido strategia inter la du landoj.

 

    Due, bone trakti la rilatojn inter la du landoj surbaze de reciproka respekto.

 

    Trie, profundigi kunlaborojn de la du landoj en diversaj kampoj.

 

    Kvare, regi la temojn malakordajn kaj sensitivajn inter la du landoj per aktiva maniero.

 

    Kvine, amplekse kunagi en la azi-pacifika regiono.

 

    Sese, kune fronti la defiojn regionajn kaj tutglobajn.

 

    Obama diris, ke li tre serioze traktas la proponojn de Xi Jinping, li aprobas tion, ke oni devas pliigi interparoladon, interkomprenon kaj reciprokan fidon, vastigi kungajnadon kaj kunlaboradon, aktive regi diferencojn kaj kune antaŭenpuŝi la novtipajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio. Li volas reanonci, ke Usono bonvenigas kaj subtenas Ĉinion en la paco, prospero kaj stabileco, ĝi ludas en la mondo sian rolon pli kaj pli gravan, tio akordas al la profito de Usono. La lasta ne havas la intencon bari aŭ damaĝi la unuecon de Ĉinio. Usono ne havas ŝanĝon sur la problemo de Taiwan, la lando ne subtenas la "taiwan-an sendependiĝon", persiste subtenas la rilatan boniĝon inter la du bordoj de la taiwan-a markolo kaj esperas la daŭriĝon de tiu ĉi tendenco. Usono konsentas ke Tibeto apartenas al Ĉinio kaj ne subtenas ĝian "sendependiĝon". Usono subtenas la reformadon kaj malfermon de Ĉinio, kaj esperas ke la du landoj pluapaŝe faros ion por akceli la ekvilibran kreskon de la negocado inter ambaŭ flankoj, kaj multigos kunlaborojn en la kampoj de agrikulturo, grajna sekureco kaj aliaj. Usono havas la sincerecon konstrui kun Ĉinio la rilatojn kunagajn sed ne konkurencajn en la azi-pacifika regiono, kaj kune gardi la sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

 

    Post la intervidiĝo, la dulandaj ŝtatestroj kune ĉeestis al la gazetara konferenco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments