El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Sukcese finiĝis APEK

| 2014-11-13
Bookmark and Share


La 10-an de novembro Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj Peng Liyuan, la unua edzino de Ĉinio, okazigis banketon en la Ŝtata Naĝ-Centro Akva Kubo por bonvenigi la geestrojn de la membroj de APEK. La aŭta vico de la gravaj invititoj traveturas sur la "ruĝan tapiŝon" farita el laserlampa lumo.
 
 
    La 11-en de novembro sukcese finiĝis en Pekino la 22-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK.
 
    Antaŭtagmeze de tiu ĉi tago, la kunveno inaŭguriĝis ĉe la lago Yanqi en la distrikto Huairou de Pekino. La gvidantoj de la membroj de APEK profunde interŝanĝis la opiniojn sub la ĉeftemo Kune konstrui la Azi-Pacifikan Partnerecon por la estonteco kaj diskutis pri la gravan planon por la regiona ekonomio, ili akiris komunan opinion.
 
    Post la kunveno oni publikigis la du frukt-plenajn dokumentojn: La Deklaro de la 22-a Ekonomia Ŝtatestra Kunveno sub APEK kaj La Anonco por la 22-a Datreveno de la Fondiĝo de APEK. La du dokumentoj klarigis al la publiko la disvolvan direkton, celon kaj manierojn de la azi-pacifika regiono. Dume, la ekfunkcio de la Liber-negoca Interkonsento de Azi-Pacifiko estas la plej okulfrapa frukto de la kunveno, ĝi levos la regionan ekonomian unuiĝecon al pli altan nivelon, kaj profitigos la membrojn ĉirkaŭ la Pacifiko kiuj restas en malsamaj disvastiĝantaj etaĝoj, tio enpenetrigos novan vivforton al la ekonomia kreskado de Azi-Pacifiko kaj al la evoluo de ĉiuj membroj.
 
Redaktoro : Xie Ruifeng

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11  12  13  14  15  16  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments