El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj civitanoj akiris usonajn vizojn kun 10-jara valideco

| 2014-11-13
Bookmark and Share


John Kerry disonas 10-jaran vizon al ĉina civitano.

 

    Posttagmeze de la 12-a de novembro en la ambasadorejo de Usono en Ĉinio, usona ŝtatsekretario John Kerry disdonis al ĉinaj civitanoj novajn vizojn kun multjara valideco.

 

    Antaŭe, Ĉinio kaj Usono ambaŭ deklaris, ke la du landoj disdonos 10-jaran vizon al la civitanoj, kiuj havas komercan kaj turisman bezonon al la alia lando, kaj disdonos 5-jaran vizon al la civitanoj, kiuj volas studi en la alia lando.

 

    Laŭ la ambasadorejo de Usono en Ĉinio, pro tiu aranĝo, la homoj kiuj ofte veturas tra la du landoj ne devas apliki vizon ĉiujare aŭ pagi por ĝi. Antaŭvide, la aranĝo plaĉos al ĉinaj turistoj.

 

    Usona prezidento Barack Obama esprimis, ke oni devas plivastigi la ŝancon de interŝanĝiĝo, ĉar lastjare vizitis Usonon 1.8 milionoj da ĉinoj, kiuj alportis al Usono enspezon de 21 milionoj da usonaj dolaroj kaj pli ol cent miloj da dungitoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments