El Popola Ĉinio>头条新闻>

Memore al la 148-a datreveno de la naskiĝo de sinjoro Sun Jat-sen

| 2014-11-14
Bookmark and Share

 

    Matene de la 12-a de novembro en la halo Jat-sen de la parko Zhongshan okazis ceremonio por memori la 148-an datrevenon de la naskiĝo de sinjoro Sun Jat-sen, granda pioniro de la demokratia revolucio de Ĉinio.

 

    En la ceremonio prezentis florkorbojn al la statuo de sinjoro Sun Jat-sen reprezentantoj el la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la Centra Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Unuecfronta Laboro kaj el la pekina registaro.

 

    En la sama tago rilataj memor-aranĝoj okazis ankaŭ en Guangdong, Ŝanhajo, Jiangsu kaj aliaj lokoj de Ĉinio.

 

    Sun Jat-sen estis pioniro de la demokratia revolucio de la moderna Ĉinio, fondinto de la Ĉina Respubliko kaj tiu de la ĉina Kuomintango, iniciatinto de la Tri Principoj de la Popolo. Li estis revoluciisto respektita de la popolamasoj ĉe la du bordoj de la taiwan-a markolo kaj estis nomita de Mao Zedong kaj la Komunista Partio de Ĉinio kiel "granda pioniro de la demokratia revolucio en la moderna Ĉinio".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments