La Malpermesita Urbo vendas jarajn biletojn
La Malpermesita Urbo en Pekino komencis vendi unu-jarajn enirbiletojn por plibonigi sian servon, laŭ la deklaro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en la 21a de oktobro. Estas la unua fojo, ke la Malpermesita Urbo, ankaŭ konata kiel Muzeo de la Imperiestra Palaco, vendas jarajn biletojn.
La ordinara jara bileto kostas 300 juanojn (ĉirkaŭ 49 usonaj dolaroj), dum bileto por specialaj grupoj, inkluzive de maljunuloj kaj studentoj, kostas 150 juanojn. Laŭ la deklaro la bileto-posedantoj povas viziti la muzeon dek fojojn en unu jaro. Tamen por mildigi la trafikon en pint-sezono la biletoj estas neuzeblaj dum la sep-tagaj ferioj de la Nacia Tago ekde la 1-a de oktobro. Nun tipa bileto kostas 60 juanojn.
(Redaktoro: Liu Zijia)
No Comments