El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa prezidento Putin donis al ĉina prezidanto Xi Jinping poŝtelefonon

| 2014-11-14
Bookmark and Share


Putin konigas la poŝtelefonon al Xi Jinping.

 


YotaPhone2 havas du ekranojn.

 

    Dum okazo de la pasinta kunveno de APEK, rusa prezidento Putin donis al ĉina prezidanto Xi Jinping poŝtelefonon, produktitan de Rusio kaj nomita YotaPhone2. Unuafoje aperis en la internacia socio inteligenta poŝtelefono farita de Rusio, post kiam Rusio malpermesis produktaĵojn de la usona kompanio Apple.

 

    La plej granda specialeco de tiu telefono estas, ke ĝi havas du ekranojn -- la fronta kaj la kontraŭa. Sur la protekta bildo de la fronta ekrano estis markojn de Rusio, Ĉinio kaj APEK. Xi Jinping estas la unua persono en la mondo por akiri tiun novan telefonon. La speciale desegnita YotaPhone2 enhavas protektan sistemon faritan de Rusio kaj estas forte sekureca.

 

    Antaŭe en septembro, Xi Jinping donis ĉin-faritajn poŝtelefonojn al la ĉeestantoj de la Konferenco de la Konsilantaro de Ŝtatestroj de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Oni komentis pri tiu agado, ke ĉina ŝtatestro volas puŝi la poŝtelefonan industrion al la mondo. Kredeble, kun la sama penso, Putin ĉifoje publikis la novan telefonon en la monda granda kunveno de APEK.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments