Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Kolektiva nupto de ji-oj en la tradica nacia stilo

| 2014-11-14
Bookmark and Share

Ĉarma ji-a novedzino
 
    Lastatempe okazis kolektiva nupto de ji-oj kun la tradica nacia stilo. Ji-oj, unu el la nacimalplimultoj de Ĉinio, vivas plejparte sur la herbejo Wumeng de la provinco Guizhou en la sudokcidenta parto de la lando. Sume 39 paroj el diversaj lokoj de la lando partoprenis en la granda geedziĝa ceremonio, ili estas laborantoj el lokaj registaroj, laboristoj el entreprenoj, instruistoj kaj gejunuloj el la kamparo. En la nupto la novaj geedzoj, laŭ la tradicio de Ji-Nacio, solene promesis akompani unu la alian ĝis la fino de la vivo.
 
    La organizanto klarigis, ke la okazigo de tiu ĉi kolektiva nupto celas starigi al pli da gejunuloj ĝustajn konceptojn pri valoro de la geedziĝo kaj pri ŝpareco de la nupta ceremonio, ke ili sentu kaj ĝuu mediprotektan kaj novstilan spertojn. Tio reelvokos la bonan tradicon de la ĉina nacio, kaj la Ji-Nacia ceremonio same registras ilian amon.
 
    La novaj geedzoj diris, ke la nupto ne nur spegulas ilian amon, sed ankaŭ prezentis al ili la riĉan enhavon de la hejmloka kulturo de sia nacio. Retrovi la kulturan tigon kaj obei tradiciajn kutimojn estas jam la nova kuranta moro inter gejunuloj, dume tio montras ankaŭ la evoluan direkton de la kunfandiĝo de nacia tradicio kaj modernaj elementoj.
 
Redaktoro: Xie Ruifeng
1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments