El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Enrique Pena Nieto kune ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la ekspozicio "Maja: La Bela Lingvo"

| 2014-11-15
Bookmark and Share


Xi Jinping, lia edzino Peng Liyuan, Enrique Pena Nieto kaj lia edzino Angelica Rivera en tondo de la rubando ĉe la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio

 

    La 13-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj meksikia prezidento Enrique Pena Nieto kune ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la ekspozicio "Maja: La Bela Lingvo", kiu okazis en la Nacia Muzeo de Ĉinio.

 

    En sia parolo Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Meksikio ambaŭ havas longan historion kaj brilan kulturon, kaj la du landoj kune faris nepereigeblajn kontribuojn por civilizacio kaj progreso de la homaro. Li diris, ke pasintjare li vizitis la historian restaĵon de Meksikio Chichen Itza, kiu donis al li profundan impreson. Li opinias, ke la ekspozicio pri Maja kune aranĝita de Ĉinio kaj Meksikio estas granda afero en kultura interŝanĝo inter la du landoj; la ekspozicio kaj aliaj kulturaj aranĝoj vigligos kulturajn restaĵojn kolektitajn en muzeoj, historiajn restaĵojn disiĝantajn en diversaj lokoj kaj skribaĵojn en antikvaj libroj, transpasigos tempon, spacon kaj landlimon al la dulandaj popoloj por sperti reciprokan brilan civilizacion kaj por ke la longdaŭra amikeco inter la du landoj havu novan vivforton. Xi diris, ke Ĉinio volontas penadi kune kun Meksikio por akceli reciprokajn toleremon, lernadon kaj komunikadon kaj fari novan kontribuon por la homa civilizacio.

 

    Enrique Pena Nieto diris, ke la majaa civilizacio estas lulilo de la india kulturo de Ameriko kaj ĝi estas valora heredaĵo restigita al la homaro kaj unu el la civilizacioj plej progresaj en la antikveco. Li diris ankaŭ, ke la ekspozicio starigis novan ponton por akceli reciprokan komprenon de la dulandaj popoloj. Li esperas, ke la du landoj faros pli multajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj pli multaj ĉinoj vizitos Meksikion por sperti ĝian kulturon.

 

    Xi Jinping, lia edzino Peng Liyuan, Enrique Pena Nieto kaj lia edzino Angelica Rivera kune tondis la rubandon ĉe la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio kaj ĝin vizitis.

 

    La ekspozicio daŭros ĝis la 8-a de marto 2015.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments