El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sveda kuiristo ĉampioniĝis en la Mondaj Serioj de Pokero

| 2014-11-15
Bookmark and Share


Jacobson gajnis dek milionojn da usonaj dolaroj.

 

    27-jara sveda kuiristo Jacobson ĉampioniĝis kaj gajnis dek milionojn da usonaj dolaroj en la Mondaj Serioj de Pokero, okazinta en la 11-a de novembro en Lasvegaso. Jacobson unuafoje ĉeestis la konkurson kiam li estis 21-jara, sed pro manko de sperto, li malsukcesis.

 

    Laŭ lia patrino, laborante en restoracio, Jacobson ĉiam venas hejmen en malfrua nokto, kiam liaj amikoj kaj familianoj jam enlitiĝas. Li povas nur ludi pokeron sur planko. Kompare kun aliaj konkursanoj, kiuj ofte vestas sin per sunokulvitroj kaj ĉapo por kaŝi vizaĝesprimon, Jacobson ne tiel vestis sed ĉiam restis kvieta.

 

    Norvegiano Felix Stephenson gajnis la duan lokon kaj la 31-jara fama ludisto Jorryt van Hoof -- la trian.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments