El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 46-an korean kongreson vigligis element-lernejanoj

| 2014-11-15
Bookmark and Share

    De la 25-a ĝis la 26-a de oktobro 2014, la Korea Esperanto-Asocio(KEA) okazigis la 46-an Korean Kongreson de Esperanto en la Seula Junulara Gastejo. La kongresa temo estis: "Esperanto, kiel la lingvo de la ĉiutaga vivo".

 


Memorfoto de la kongreso

 


Gong Xiaofeng, la dua de maldekstre

 

    En la ĉi-foja kongreso kolektiĝis 149 esperantistoj el 7 landoj. El ili 139 estis koreoj, kaj deko da alilandanoj. Estas notinde, ke el 139 koreaj kongresanoj, 59 estis lernantoj de elementa, meza, supermeza lernejoj aŭ universitataj studentoj.

 

    Kiel unu el la ĉefaj prelegantoj, KEA invitis prof-inon d-ron Gong Xiaofeng (Arko, prezidanto de ILEI-Ĉinio), kaj ŝia prelego montris al la kongresanoj, kiel oni kunlaboru por realigi komunan esperanto-edukadon en Azio, kaj kio estas la vizio kaj la direkto de la azia Esperanto-movado.

 


'Infana kurso'

 


Skeĉo de la element-lernejanoj

 

    Por tiu ĉi kongreso oni okazigis 'infanan kurson', kaj ĝin ĉeestis 29 geknabaj esperantistoj el 4 elementaj lernejoj. Dum la interkona vespero ili dancante kunkantis, kaj kiel antaŭevento por la ferma ceremonio ludis interesan skeĉon .

 

    S-ro Martin Schäffer, la ĝenerala sekretario de UEA partoprenis en la kongreso. Li vizitis Koreion por esplori la eblecon okazigi la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017 en Seulo. En la ferma ceremonio de la kongreso, KEA rezoluciis por subteni la okazigon de la esperantista mondkongreso en Koreio.

 

(de BAK Suhyeon [Elstara])

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments