El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita

| 2014-11-15
Bookmark and Share

 

    Ĵurio de Finnlanda konkurso de nefikciaj libro aljuĝis la ĉi-jaran unuan premion "Kanava" al la Finna versio de la verko "Homoj de Putin", kiu priskribas la subtenan bazon de la ŝtatestro de Rusujo inter la ordinaraj civitanoj de la lando.

 

    La plejmulto de aŭtoroj en la mondo verkas en unu lingvo, kelkaj eĉ kapablas prozi kaj poezii en du lingvoj. Trilingve laborantaj verkistoj ne estas multaj, sed ĵus unu tia estis premiita en Finnlando. La premio "Kanava" por la plej bona nefikcia verko de la jaro estis aljuĝita al la ĵurnalisto Kalle Kniivilä pro lia libro "Putinin väkeä", jam aperinta en Esperanto.

 

    La verko, kies temo estas efektive aktuala pro la politika situacio de Rusujo kaj pro ties streĉitaj internaciaj rilatoj, aperis en rapida sinsekvo en tri lingvoj: unue en la Sveda kun la titolo "Putins folk", poste venis la Esperanta versio "Homoj de Putin", kaj baldaŭ ankaŭ la Finna versio nun premiita. Kniivilä mem verkis ĉiujn tri eldonojn, kiuj estas enhave similaj. Li nur iomete adaptis la tekston de la Finna versio prezentante en ĝi komparojn kun Finnlando, ne kun Svedujo.

 

    En la centro de la verko de Kniivilä ne estas la politikaj gvidantoj de Rusujo aŭ ties opinioj. Li priskribas la pensojn de ordinaraj civitanoj, serĉante tie la faktorojn malantaŭ la populareco de la landestro. Li trovas en la lando plimulton, al kiu plaĉas la stabileco, la ekonomia kresko kaj la restarigo de la antaŭa superpotenco.

 

    La prezidanto de la premiinta ĵurio diris, ke la verko klare sed senpasie malkaŝas, kie troviĝas la subtenanta bazo de Putin.

 

    La libro estis tre favore recenzata kaj en Svedujo kaj en Finnlando. Ĝi vekis certe pli grandan interesiĝon en Finnlando pro la situo de la lando en la monda geografio. Kniivilä mem diras en ĵusa intervjuo: "Nun, kiam Rusujo komencis aparte memorigi pri sia ekzisto, oni parolas ankaŭ en Svedujo pri aferoj de Rusujo. Sed antaŭ kelkaj jaroj tio apenaŭ okazis."

 

    Fine de la verko la aŭtoro dankas ankaŭ esperantistajn amikojn kaj kolegojn, kiuj helpis realigi la verkon, precipe dum li serĉis la ordinarajn homojn, kies opiniojn kaj spertojn li volis aŭdi.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments