El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 9-a Orientazia Pinta Konferenco okazis en Birmo

| 2014-11-15
Bookmark and Share


Kunfotiĝo de la ŝtatestroj antaŭ la komenco de la pinta konferenco

 

    Antaŭtagmeze de la 13-a de novembro inaŭguriĝis en Birmo la 9-a Orientazia Pinta Konferenco, la ŝtatestroj de la 10 membroj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA) kaj de la 8 partneraj landoj diskutis pri la koncernaj strategiaj aferoj de la unuiĝeco de ALSA kaj pri aliaj komune zorgataj problemoj regionaj kaj tutglobaj.

 

    Thein Sein, birma prezidento, emfazis en la kunveno, pri la graveco de kunlaborado inter la membroj de ALSA kaj la gardado al la centreco de la asocio. Li diris, ke oni devas utiligi la konferencon por antaŭenpuŝi la unuiĝecon de la regiono kaj akecli la interŝanĝojn inter regionaj popoloj.

 

    En la konferenco oni retrorigardis la kunlaboradon de post la stariĝo de la konferenco, kaj interŝanĝis la opiniojn pri pluapaŝa pliigo de la konferenca mekanismo sur la bazo de kunago kaj pri kuntraktado de la defioj el aliaj sekurecaj kampoj, ekzemple la klimataj ŝanĝiĝoj, katastrofoj, epidemiaj malsanoj kaj tiel plu. Oni ankaŭ diskutis pri la temoj rilataj al la paco, sekureco kaj ekonomia disvolvo de la regiono.

 

    Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, ĉeestis al la konferenco. Li diris, ke en la orientazia regiono ekzistas ankoraŭ multaj disvastiĝantaj landoj, evoluo estas ankoraŭ la unua tasko de tiuj landoj. La evoluo de Ĉinio kaj tiu de la membroj de ALSA estas reciprokaj ŝancoj por ambaŭ flankoj. Li donis 6 proponojn: antaŭenpuŝi la faciligon al komercado kaj investado, rapidigi la komunikadon inter la orientaziaj landoj, vastigi la financan kunlaboradon, fortigi la kunagojn por malmultigi malriĉecon, antaŭenpuŝi surmarajn kunagojn kaj multigi kulturajn interŝanĝojn en la orientazia regiono.

 

    Vespere de la 14-a de novembro, Li Keqiang revenis al Pekino post sia partopreno en la 17-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Membroj de ALSA (10+1) kaj en la 17-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio, la Korea Republiko kaj Membroj de ALSA (10+3) , kaj la finiĝo de sia oficiala vizito al Birmo.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments