El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio havas findon gastigi la pintkonferencon de la Grupo 20 en la jaro 2016

| 2014-11-17
Bookmark and Share


La 15-an de novembro inaŭguriĝis la 9a pintkonferenco de la Grupo 20 en Brisbano de Aŭstralio.

 


Xi Jinping en la duaperioda kunveno de la pintkonferenco

 

    En la 16a de novembro finiĝis la 9a pintkonferenco de la Grupo 20, kaj publikiĝis ĝia bulteno, kiu informas ke la kresko de la monda ekonomio, plibonigo de la popola vivo kaj dungito ankoraŭ estas ĉefaj taskoj en la nuna tempo.

 

    En la sama tago okazis la duaperioda kunveno de la 9a pintkonferenco de la Grupo 20 en Brisbano. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ĝin kaj faris paroladon.

 

    Xi Jinping proklamis, ke laŭ la komuna koncepto de la Grupo 20 pri travidebleco de aldonaĵoj, Ĉinio regule publikigos aldonaĵojn pri stoko de petrolo; ke Ĉinio laŭplane atingos la pintan valoron de ellaso de karbona dioksido ĉirkaŭ la jaro 2030, kaj antaŭ la jaro 2030 la proporcio de la nefosilia fuelfonto en la unufoja konsumado de fueloj leviĝos al ĉ. 20%; kaj intertempe Ĉinio fondos sud-sudan kunlaboran fonduson por klimata ŝanĝiĝo kaj per tio helpos aliajn evoluantajn landojn respondi al klimata ŝanĝiĝo.

 

    Gvidantoj de la ĉeestantaj membro-landoj konsentis, ke oni kune konstruos kunlaboran reton por batali kontraŭ la korupteco, redonos koruptajn proprietaĵojn kaj rifuzos protekti koruptiĝajn oficisitojn. Ĉiuj flankoj atingis interkonsenton ankaŭ pri kontrolo de la financa administrado, kunlaboro pri fueloj kaj kontraŭado de komerca protektismo.

 

    La kunveno proklamis, ke Ĉinio estas gastiganto de la pintkonferenco de la Grupo 20 en la jaro 2016. Xi Jinping diris, ke Ĉinio havas fidon bone roli kiel prezidanta lando en la jaro 2016 kaj kiel membro de "triumviraro" en la jaro 2015 kaj en la jaro 2017, kaj kune kun ĉiuj aliaj partioj faras la meĥanismon de la Grupo 20 efika en ĝia defendado, konstruado kaj disvolvado.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments