El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis en Pekino E-seminario

| 2014-11-17
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Xiao Huoli

 


Yu Tao en sia prelego

 


Wang Yanjing faras resumon

 

    Antaŭtagmeze de la 16-a de novembro okazis en la Pekina Instruista Universitato E-seminario kadre de la Akademia Forumo organizita de la Pekina E-Asocio(PEA). Pli ol 20 e-istoj partoprenis en la seminario.

 

    Sinjorino Yu Jianchao, vicdirektoro de PEA, prezidis la seminarion, en kiu 5 esperantistoj laŭvice faris prelegojn. Li Jianhua, tradukisto de El Popola Ĉinio, faris raporton titolitan "Ĉina E-movado en la mikro-interkomunikado tempo", li resumis novajn trajtojn kaj problemoj de la nuna E-movado kaj elmetis siajn solvojn. Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo prelegis kun la titolo "Neregistaraj organizoj en multmediata tempo -- ekzemple E-asocioj". Li proponis, ke en la multmedia tempo E-aj organizoj devas lerni pensadon laŭ interreto por krei sian administradon. Ye Nianxian, vicprofesoro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, emfazis la praktikadon al la internacia lingvo en sia prelego titolita "Sociologia signifo de la Esperanta praktikado". Yu Jianchao retrorigardis la historion de nia afero en sia prelego "De UEA al UNESKO: 60-jariĝo de la rezolucio de Montevideo", ŝi faris diskonigon pri la okazaĵo kaj pri aktivadoj por memori la okazaĵon en kaj ekster landoj. Xiao Henggang, tradukisto de la E-sekcio de la Ĉina Radio Internacia (ĈRI), firme ligis la temon al sia laboro "Nov-mediata plano kaj taktikoj far de ĈRI: pensoj pri interkomunikada maniero surbaze de esplorado al Esperanto". Laŭ li la lingvo Esperanto povas pli bone ludi la rolon de internacia interkomunikado. Fine Wang Yanjing faris resuman parolon, li diris, ke la seminario okazis ĉiujare en la pasintaj 14 jaroj. Malgraŭ la malfacilo ĝi bone funkciis por altigi la praktikan nivelon de PEA kaj akceli la disvolviĝon de nia afero. Li esperas, ke ĉiuj membroj estu pli aktivaj kaj persiste partoprenu en pli da aktivadoj inkluzive de la seminario.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments