El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gvidantoj de la Grupo 20 promesis pliigon de forta, daŭripova, ekvilibra kresko

| 2014-11-18
Bookmark and Share


Gazetara konferenco de la pintkunveno de G20

 

    La 16an de novembro gvidantoj de la Grupo 20 (G20) de la plej grandaj evoluintaj landoj kaj emerĝantaj ekonomiaj komunumoj tutmonde diris, ke ilia celo estas privilegie plialtigi la tutmondan ekonomian kreskon por liveri pli bonan vivnivelon kaj laborpostenojn al tutmondaj homoj.

 

    La gvidantoj opiniis en komunikaĵo publikigita en la fino de la dutaga pintkunveno de G20 posttagmeze de la 16a de novembro, ke la tutmonda ekonomia revigligo estas malrapida, malekvilibra kaj ne povas liveri bezonatajn laborpostenojn, kaj ili decidis venki la defiojn kaj klopodi por realigi fortan, daŭripovan kaj ekvilibran ekonomian kreskon, kaj krei laborpostenojn.

 

    Laŭ la komunikaĵo la gvidantoj starigis ambician celon por levi la malnetan enlandan produkton de G20 per ekstra 2 procentoj ĝis la jaro 2018. La Internacia Mona Fondaĵo kaj la Organizo de Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo analizis, ke se la celo estos plene plenumita, la malneta enlanda produkto de G20 kreskos je 2,1 procentoj.

 

    "Tio aldonos pli ol du bilionojn da usonaj dolaroj al la tutmonda ekonomio kaj kreos milionojn da laborpostenoj," diris la komunikaĵo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments