El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Aŭstralio anoncis efektivan finon de traktado pri liberkomerca interkonsento

| 2014-11-18
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping (maldekstra) kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott

 

    La 17an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott anoncis, ke la du landoj pratike finis la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento.

 

    La anonco estis farita post naŭ jaroj da la duflanka intertraktado pri la liberkomerca interkonsento. Ĉinio nun fariĝis la plej granda komerca partnero, eksport-merkato kaj import-fonto de Aŭstralio.

 

    Atingi la interkonsenton havos grandan signifon por la dulandaj ekonomiaj rilatoj, diris ĉina financa vicministro Zhu Guangyao en la ĵus finita pintkunveno de la Grupo 20 en Brisbano.

 

    Xi faras ŝtatan viziton al Aŭstralio post ĉeesto de la pintkunveno de la Grupo 20.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments