El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 10-a Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio

| 2014-11-18
Bookmark and Share


Prezentado de flugdemonstra trupo el Rusio

 


Prezentado de la flugdemonstra trupo el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

 


Prezentado de la Flugdemonstra Trupo Bayi de la Ĉina Aerarmeo

 


Belaj stevardinoj en la ekspozicio

 

    Posttagmeze de la 16-a de novembro fermiĝis en la urbo Zhuhai de la provinco Guangdong en suda Ĉinio la 6-taga 10-a Ĉina Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio, kiun ĉeestis 130 mil spertistoj en aviada kaj aerspaca industrio kaj aliaj 280 mil vizitantoj, tio kreis la novan rekordon en la historio.

 

    Okazis 68 aktivadoj en la ekspozicio, en kiuj partoprenantaj entreprenoj subskribis diversajn kontraktojn, interkonsentojn kaj kunlaborajn tendencojn koncernantajn al 300 projektoj kun la valoro de 23.4 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj 227 aviadiloj estis venditaj.

 

    La ĉifoja ekspozicio enhavis 320 eksterlandajn entreprenoj, je ĉ. 45% de la totalo, inkluzive de Aerbuso de Francio, Boeing de Usono, la Unuiĝinta Kompanio de Aviadiloj de Rusio kaj ties Aviadilo-Fabrika Federacio. Krome, venis eksponantoj el Britio kaj Kanado kaj famaj kompanioj de komercaj aviadiloj, kiaj Gulfstream, Dassault, Bombardier kaj Textron, ĉeestis la ekspozicion.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments